Vilhelmo la 9-a (Akvitanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilhelmo la 9-a de Akvitanio, okcitanlingve Guilhèm d'Aquitània (pron. [gijen dakitanjo]), (1071 - 1126) estis duko de Akvitanio kaj estis ankaŭ grafo Vilhelmo la 7-a de Poitou (iama graflando kun ĉefurbo Poitiers). Li partoprenis la krucmilitojn en Palestino, kaj estis fama pro sia kuraĝo, sed ankaŭ pro sia senskrupuleco. Tre klera homo, li estas ofte konsiderata kiel la unua trobadoro. Dek unu el liaj poemoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-biografio