Villaherreros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaherreros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34469
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 214  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 4° 28′ U (mapo)42.389166666667-4.4611111111111Koordinatoj: 42° 23′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 40,79 km² (4 079 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaherreros (Provinco Palencio)
Villaherreros (Provinco Palencio)
DEC
Villaherreros
Villaherreros
Situo de Villaherreros
Villaherreros (Hispanio)
Villaherreros (Hispanio)
DEC
Villaherreros
Villaherreros
Situo de Villaherreros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaherreros [+]
vdr

Villaherreros [biljaeREros] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villaherreros estas komprenebla etimologie kiel Urbo de Forĝistoj (tiukadre aperas laboriloj de forĝisto en la supra duono de la blazono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo el la vinkeloj de Sankta Petro.
Blazondomo.
Kapitelo de Ŝimŝono, devena de la preĝejo de Sankta Romano de Villaherreros, kiu estis vendita al la Muzeo Maresme de Barcelono.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 203 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 650 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 52 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 10-a jarcento. Villaherreros aperis en la registra libro Becerro de las Behetrías de Castilla y León de 1351 literumita per la nomo Villa ferreros.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la romanika preĝejo de Sankta Romano, la palaco de la grafo de Cervellón, la ermitejoj de San Millán kaj de la Virgulino de Vallarna, la vinkeloj de Sankta Petro ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]