Villamayor (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villamayor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37185
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 539  (2023) [+]
Loĝdenso 373 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 41′ U (mapo)41.000833333333-5.6897222222222Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 20,19 km² (2 019 ha) [+]
Villamayor (Provinco Salamanko)
Villamayor (Provinco Salamanko)
DEC
Villamayor
Villamayor
Situo de Villamayor
Villamayor (Hispanio)
Villamayor (Hispanio)
DEC
Villamayor
Villamayor
Situo de Villamayor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamayor, Salamanca [+]
vdr

Villamayor [biljamaĜOR] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Villamayor estas tradukebla etimologie al Plejgranda Vilaĝo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Anantapur, El Pajarón, Las Acacias, Las Canteras, Los Álamos, Los Almendros, Los Páramos, Los Rosales, Mozodiel de Sanchiñigo, Vega de Salamanca kaj Villamayor, okupas totalan areon de 20,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 7 212 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 6 000 loĝantojn ekde la 1980-aj jaroj pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj konvertiĝo en dormurbo.

Limas kun loĝlokoj Florida de Liébana, Valverdón, Castellanos de Villiquera, Villares de la Reina, Carrascal de Barregas, Doñinos de Salamanca kaj Salamanko. Ĝi distas 7 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas kaj ĉefe produktado de ŝtonminejoj por konstrumaterialo de monumentoj kaj gravaj konstruaĵoj. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]