Villaseco del Pan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaseco del Pan
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49181
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 5° 58′ U (mapo)41.468888888889-5.9636111111111Koordinatoj: 41° 28′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 749 m [+]
Areo 34,56 km² (3 456 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaseco del Pan (Provinco Zamoro)
Villaseco del Pan (Provinco Zamoro)
DEC
Villaseco del Pan
Villaseco del Pan
Situo de Villaseco del Pan
Villaseco del Pan (Hispanio)
Villaseco del Pan (Hispanio)
DEC
Villaseco del Pan
Villaseco del Pan
Situo de Villaseco del Pan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaseco del Pan [+]
vdr

Villaseco del Pan [biljaSEko delPAN] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Villaseco del Pan estas etimologie tradukebla al Seka Vilaĝo de la Pano, kie Pano estas aludo al la komarko.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 34,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 222 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 650 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 23 km de Zamoro, provinca ĉefurbo kaj 43 km de la Miranda do Douro (Portugalio).

En Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencioj estas de fino de la 12-a jarcento, ekzemple en 1172 kaj 1174. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado tra naturaj lokoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]