Villegas (Burgos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villegas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09128
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 4° 1′ U (mapo)42.469444444444-4.0152777777778Koordinatoj: 42° 28′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 827 m [+]
Areo 24,593 km² ( 245 9.3 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villegas (Provinco Burgoso)
Villegas (Provinco Burgoso)
DEC
Villegas
Villegas
Situo de Villegas
Villegas (Hispanio)
Villegas (Hispanio)
DEC
Villegas
Villegas
Situo de Villegas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villegas, Burgos [+]
vdr

Villegas [biLJEgas] estas mezepoka loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villegas estas etimologie komprenebla kiel UrbetoVilao de Egas, alude al iama reloĝanto (vidu suben en Historio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mezepoka muregarko.
Preĝejo de Sankta Eŭgenia en Villegas, kun malofta fortikeca embrazuro.
Preĝejo de Santiago Apostolo en Villamorón.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,593 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 90 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 65 el 1986.

Demografia evoluo
1986 1991 1996 2002 2007 2012 2021
155 140 135 122 104 101 90

Ĝi distas 40 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, estas ĉe la rivero Brullés kaj enhavas la loĝlokon Villegas kkaj ĝian kvartalon Villamorón. Ĝi estas inter Villadiego norde kaj Sasamón sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La tiam graflando Kastilio konkeris la valon Mena en la jaro 850. La grafo Rodrigo konkeri Amaya en 860, kaj reloĝigis la teritorion al la rivero Brullés ĉirkaŭ 880. Ĉefa nordaj transmontanoj estis kiuj tie setliĝis. Tiukadre la grafo Diego Rodríguez Porcelos ricevis du familiestrojn el orienta Asturio, nome Egas kaj Mauronta, kaj atribuis la orientan bordon de la rivero Brullés al Egas (kie estos Villegas) kaj la okcidentan bordon al Mauronta (kie estos Villamorón). Villegas unuiĝis al Villamorón ĉirkaŭ 1580 kaj iĝis unusola loĝloko kun du kvartaloj, apartenanta al senjorlando ĝis ĝi iĝis reĝlanda loko en 1752.

Villegas formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Eŭgenia en Villegas kaj de Santiago Apostolo en Villamorón.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]