Virgulino mamnutranta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mastro de la sankta Magdalena: Surtrona mamnutranta Madono kun sanktaj Petro kaj Leonardo, fino de la 13-a jarcento, Yale University Art Gallery, New Haven

Virgulino mamnutrantalatine Maria lactans estas bildo de la mamnutranta Madono Maria.

Tia motivo jam troviĝis en malnova egipta kulturo, kie la diino Isis mamnutras la knabon Horuso, kio simbolis fekundecon.

En Bizanco kaj en Okcident-Eŭropo dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj la bildo de Maria lactans ricevis jenan interpretadon: Kristo, infano estas Dio, kiu per la patrina mamo rilatas al la homaro.

En kelkaj fontkapeloj barokaj de pilgrimejoj akvo trafluas la mamojn de la virgulina statuo, kiel ekzemple en Mariahilf, RengersbrunnMaria Ehrenberg.

Dum malfacilaĵoj por mamnutri aŭ tiel rilataj sanproblemoj, laŭregione oni preĝis antaŭ bildo aŭ statuo de mamnutranta virgulino au oferis vaksajn mamojn.[1]

Fotogalerio

Bibliografio

Referencoj

  1. Wolfgang Beinert, Heinrich Petri (Hrsg.): Handbuch der Marienkunde. Bd. 2, S. 536. Pustet, Regensburg 1997, ISBN 3-7917-1527-5

Eksteraj ligiloj

  • [www.fisheaters.com/marialactans.html – Bildoj de mamnutranta virgulino]