Virina Futbala Mondpokalo 1991

El Vikipedio, la libera enciklopedio
style="text-align: center; padding: 0.2em; background-color: Ŝablono:Informkesto kanto/koloro;" colspan="2" class="kaplinio futbalo" | Virina Futbala Mondpokalo 1991
Dosiero:Germany vs Canada in Dresden (pic14).JPG
angle  FIFA Women's World Cup 1991
organizanto  FIFA
organizata en   Ĉinio
teamoj  12
ĉampiono  Flago de Usono Usono
dua pozicio  Flago de Norvegio Norvegio
plej bona futbalistino  plej multaj matĉoj:
Carin Jennings-Gabarra

plej multaj goloj:
Michelle Akers (10 goloj)

La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 1991, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 1991, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la unua tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 16-a kaj la 30-a de novembro 1991 en Ĉinio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 12 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 49 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 12 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la Usona virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Norvegio kaj la trian tiu de Svedio.