Virina Universitato Ewha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefenirejo de la universitato

La Virina Universitato Ewha (angle Ewha Womans University , koree: 이화여자대학교, hanje: 梨花女子大學校) estas privata virina universitato en centra Seulo, Sud-Koreio. Ĝi estas la plej granda virina eduka instituto de la mondo.

"Ewha" estas ĉina-korea esprimo por "pira floro". Oni elektis la anglan esprimon "Womans" por la universitato, sed forlasis (forgesis?) aldoni la apostrofon (Woman's), kiu apostrofa formo (kaj neplurala formo de woman) estis kutima tiutempe en la angla lingva areo.

Historio

La historio de la universitato reiras al misiona lernejo de Mary F. Scranton por junulinoj. Tiu lernejo (komence en ŝia propra domo) akceptis la unuan lernantinon la 31-an de majo 1886. La lernejo ekis mezlernejajn kursojn en 1910, kaj profesiajn kursojn por virinoj en 1925. Rekte post sendependiĝo de Koreio en 1945, la lernejo ricevis permeson por iĝi universitato. Ĝi estis la unua sudkorea universitato oficiale organizita.

Nur ekde 2003, la universitato akceptas edziniĝintajn virinojn.