Virina balotrajto en Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Virina balotrajto en Britio estis movado por postuli la virinan balotrajton en Britio. Ĝi finfine sukcedis pere de du leĝoj en 1918 kaj 1928. Ĝi iĝis tutlanda movado en la Viktoria epoko.

Sube estas superrigardo de virinbalotrajtistaj organizaĵoj en Britio ekde la mezo de la 19-a jarcento. Homoj de la 19-a jarcento ofte kondutis politikajn kaj sociajn movadojn per kunvenoj, komitatoj kaj socioj kaj fondis nenombreblajn organizaĵojn. Ankaŭ okazis multaj disigoj kaj malakordoj.

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kensington Society (1865-1868)[redakti | redakti fonton]

La Kensington Society (Socio Kensington) estis virina diskutgrupo, kiu fondiĝis en 1865, estrita de Charlotte Manning.

London Suffrage Committee[redakti | redakti fonton]

La London Suffrage Committee (Londona balotrajtista socio) estis komitato de la socio Kensington kiu organizis en 1866 parlamentan petskribon pri virinbalotrajto, kiun prezentis John Stuart Mill kaj Henry Fawcett.

NUWSS (1897-1919)[redakti | redakti fonton]

La National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de virinbalotrajto-socioj, aŭ NUWSS) fondiĝis en 1897. Ĝi estis gruparo de virinbalotrajtistaj socioj kiuj kampanjis nemiliteme. Ĝia estro estis Millicent Fawcett. Ĝi fariĝis en 1919 NUSEC.

Vidu ankaŭ:

WSPU (1903-1917)[redakti | redakti fonton]

La Women's Social and Political Union (Socia kaj Politika Unio de Virinoj, aŭ WSPU) estis en 1903 fondita de Emmeline Pankhurst. Gi estis la unua kaj plej konata grupo kies membroj estis konataj kiel "sufragetoj". Ĝi estis dissolvita en 1917.

Vidu ankaŭ:

Women's Freedom League (1907-1961)[redakti | redakti fonton]

La Women's Freedom League (Virina ligo por libereco) aŭ WFL estis brita organizaĵo kiu kampanjis por virinbalotrajto kaj egaleco inter viroj kaj virinoj. Ĝi fondiĝis en 1907 post malkonkordo en la WSPU kaj estis pacista kaj senperfortema organizaĵo de sufragetoj.

NUSEC (1919-1932)[redakti | redakti fonton]

La National Union of Societies for Equal Citizenship (Nacia unio de socioj por egala civitaneco, aŭ NUSEC) fondiĝis en 1919 kiel nomoŝanĝo de la NUWSS. La estro estis Eleanour Rathbone. Ĝi disigis en 1932 al la National Council for Equal Citizenship (Nacia konsilio por egala civitaneco) kaj la Townswomen's Guild (Gildo de urblogantinoj).

Notoj[redakti | redakti fonton]