Vision City
Vision City (angle) aŭ vizia urbo (ĉine: 萬景峰) estas loĝloko en la distrikto Tsuen Wan de la novaj teritorioj de Hongkongo. La ejo konsistas el kvin nubskrapuloj[1], el kiuj ĉiu estas unu el la plej altaj konstruaĵoj de Hongkongo.
La plej altaj konstruaĵoj estas Vision City 2 kaj Vision City 3, kun respektive 195 metra alto kaj 52 etaĝoj.[2][3] Ili staras en rango 67 de la hongkongaj konstruaĵoj laŭ alto.
La turoj 1 kaj 5 estas 192 metrojn kaj 52 etaĝajn altaj[4][5] kaj staras en rango 70.
La turo 6 estas 50 etaĝajn kaj 183 metrojn alta[6] kaj estas la 90a plej alta konstruaĵo en la urbo.
La tuta ejo estis finkonstruita en 2007.[1] La kvin turoj, kiuj enhavas nur apartamentojn, elstaras el kuna podio, en kiu troviĝas butikoj.[7]
Vision City enhavas 1.446 loĝunuojn kaj areon de 138.000 m².
Fotogalerio
-
Butikaro
-
Vision City, fazo 1, ĝardeno
-
Vision City, fazo 1, vido