Visuddhimagga

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Visuddhimagga (Palio; Esperante, La Vojo de Purigo), estas granda traktato en la doktrino de Taravada Budhismo verkita de Budagoso ĉ. 430 en Srilanko. Ĝi estas kompleta manlibro konciziganta kaj sistemiganta kaj la teoriajn kaj la praktikajn instruojn de la Budho kiel ili estis komprenitaj de la grandaĝuloj de la monaĥejo Mahaviharo en Anuradapuro, Sri-Lanko. Ĝi estas preskribita kiel „la akso de kompleta kaj kohera metodo de ekzegezo de la ‚Tripitako‘, uzante la ‚Abidarman metodon‘ kaj ĝi montras detalajn praktikajn instruojn por plibonigi la purigadon de la menso“ [1]. Ĝi estas konsiderita la plej grava Teravada teksto ekster la Tripitaka Tekstkanono [2]

La strukturo de la Visuddhimagga′ estas bazita sur la Sutro Ratha-vinita („Diskurso pri la plusendantaj ĉaroj“ Majjhima Nikaya 24), kiu priskribas la progreson el disciplina pureco al fina destino de Nirvano en sep paŝoj. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bikŝuo Nyanamoli, 2011, paĝo xxvii.
  2. Vidu, ekz., Kheminda Thera, en Ehara et al. 1995 p. xliii: „Visuddhimagga estas vorto uzita en ĉiuj ‚Teravadaj‘ landoj. Neniu Budhisma erudiciulo, ĉu pri Teravado aŭ pri Mahajano, ne konas ĝin.
  3. Vidu Thanissaro (1999)