Vita Karoli Magni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sceno laŭ la Vita Karoli Magni manuskripto de la 13a jarcento

Vita Karoli MagniVita et gesta Caroli Magni (La vivo de Karlomagno) estas verko verkita de Eginhard, nome intelektulo de la karolida epoko proksima al Karlomagno li mem kaj de Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio). Temas pri grava fonto koncernanta Karlomagnon, lian regnon kaj liaj faroj. La historiistoj tradicie konsideris la verkon de Eginhard kiel unua ekzemplo de biografio de eŭropa reĝo. Certe ĝi estas unu el plej famaj reĝaj biografioj de la Mezepoko. La aŭtoro penis imiti la stilon de la romia historiisto Suetonio, modelo de la historia literatura ĝenro, nome per la serio de imperiestraj biografioj De uita Caesarum (Pri la vivo de la Cezaroj), kio vekis la metodon hiperkritikan kiu pridubas totale pri la aŭtento de la rakontitaj faktoj en la Vita Karoli Magni.[1]

Enhavo

La Vita Karoli enhavas, krom la enkondukon de Walafrid Strabon, enkondukon kaj kvin librojn.

En la enkonduko, Eginhard prezentas sian verkon kaj siajn celojn.

La libro I parolas pri la falo de la dinastio de la merovidoj kaj de la unuaj karolidoj ĝis la alveno de Karlomagno.

La libro II temas pri militkampanjoj kaj politikaj aferoj de Karlomagno.

La libro III priskribas la vivon de la reĝo kaj de lia familio.

La libro IV rakontas la lastajn tempojn de la vivo de la franka imperiestro.

La lasta libro estas transkribo de la testamento de Karlomagno. La libro finas per laŭdo al Ludoviko la 1-a, la ĉefa ricevonto de la verko.

Bibliografio

  • Éginhard, Vita Caroli, en Two Lifes of Charlemagne, traduko de Lewis Thorpe, Harmondsworth, Penguin Books, 1974.
  • Jean Favier, Charlemagne, Paris, Fayard, 1999.
  • Georges Minois, Charlemagne, Perrin, Paris, 2010 : studo de Eginhard kaj de la Vita paĝoj 94-102, en ĉapitro dediĉita al fontoj koncerne Karlomagnon.
  • Einhard, Vita Karoli Magni / The Life of Charlemagne, en latina kaj angla, traduko de Firchow, Evelyn S. kaj Edwin H. Zeydel, Dudweiler/Saarbrücken, AQ-Verlag, 1985.

Notoj

  1. Pat Southern, Augustus, Routledge,‎ 1998 (ISBN 0-415-16631-4), p. 1