Vivisekcio
Vivisekcio aŭ vivosekcado (ambaŭ en PIV), vivosekco (latine vivus „vivanta“ kaj sectio „tranĉado“, „sekco“) estas (neterapia) traktado je vivanto (hodiaŭ plej ofte je besto, pli frue ankaŭ je homoj; legu pro tio ankaŭ homeksperimentoj), male al nekropsio kio okazas je kadavro. Ĝi estas uzata por sciencaj esploroj aŭ provo de novaj operaciaj metodoj (pli frue por instruado, kiel la ranfemura eksperimento en medicina studado). Vivosekcado okazas regule en narkozo aŭ loka anestezio.
Vivisekcio estas disputita pro la bestoprotektaj leĝoj kaj povas okazi nur atentante je la leĝoj.
La esprimo estas uzata ankaŭ en figura senco, kiam oni priskribas per tio la senrespektan kaj senkompatan proceson je ies pridemandado.
En la nazia Germanio, en la koncentrejoj okazis vivosekcado sen narkozo je la kaptitoj. La vivoseckado je bestoj estis forte malpermesita en la nazia Germanio pro la bestoprotektado.