Vladimir Slivjak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Slivjak
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1973 (1973-07-30) (50-jaraĝa)
vdr

Vladimir Slivjak (ruse Владимир Сливяк, naskiĝis la 30-an de julio 1973 en Kaliningrado, Sovetunio) estas mediprotekta aktivulo en la Rusia Federacio. En 2021 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.