Voerde (Ennepetal)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Voerde estis ĝis 1949 memstara kampara komunumo en Germanujo. La du urbopartoj Voerde kaj Altenvoerde de la urbo Ennepetal en la distrikto Ennepe-Ruhr (Ruhr-Regiono) nun ampleksas la iaman komunuman teritorion.

Voerde situas en la oriento de Ennepetal inter la valoj de la riveroj Ennepe kaj Hasperbach. La iama komunumo nomiĝas laŭ la samnoma altovilaĝo Voerde.