Vulkana roko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vulkanaj rokoj estas tiuj magmorokaĵoj kiuj formiĝas pro la malvarmiĝo de la lafo en la tera areo aŭ farita el la magmo je malmulta profundeco.

La rapida malvarmiĝo de la magmo aŭ lafo iĝas vulkana roko kaj anaŭ kreas multajn etajn kristalojn. la tuja malvarmiĝo ankaŭ povas formi vulkanajn rokojn tute aŭ parte el vitro. La plej oftaj vulkanaj rokoj surtere estas bazalto kaj andezito. Aliaj vulkanaj rokoj estas riolito, dacito kaj trakito inter multaj aliaj.

La vulkanaj rokoj estas malgranda parto el la rokoj estiĝintaj el la magmo. Oni kalkulas ke dum la Kenozoiko generiĝis jara mezumo de 3.7 al 4.1 km3 de vulkanaj rokoj en la Tero, multe pli malgranda kvanto kompare kun 22.1 al 29.5 km3 de plutonaj rokoj kiuj verŝajne estiĝis en tiu sama tempo.