WYSIWYG

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Estas akronimo de la angla esprimo What You See Is What You Get , kio signifas "kio estas vidata, tio estos akirita" aŭ, pli mallonge, "vidate, havote". Tiu termino aplikiĝas al tekstprilaboriloj kaj similaj redaktiloj de formatataj tekstoj, kiuj ebligas redakti dokumenton rekte montrante la finan rezultaton, ĵus dum oni skribas.

"WYSIWYG"-aj (vizivigaj) programoj apartiĝas el tiaj aliaj, laŭ kiuj oni skribas la tekston per markiteca kodo difininta la tekstformaton. Ekzemplo de tiaj lastaj estas la tekstprilaborilo LaTex, per kiu oni skribas per la marklingvo TeX.