Wallace Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wallace Jones (naskiĝis la 16-an de novembro 1906 je Baltimore en Marilando; mortis la 23-an de marto 1983) estis usona trumpetisto de ĵazo. Li ludis dumtempe en la Orkestro Duke Ellington

Kariero

Jones muzikis ekde 1930 en bandoj de sia naskiĝurbo, ekzemple en Harmony Birds de Ike Dixon aŭ Kit Kat Orchestra de Percy Glascoe. Meze de la 1930-aj jaroj li transloĝiĝis al Novjorko, kie li komence muzikis en la bando de sia kuzo Chick Webb kaj poste ekde 1936 en tiu de Willie Bryant. Ekde 1938[1] li estis membro de la Orkestro Duke Ellington, kie li anstataŭis trumpetiston Arthur Whetsol. Ĝis 1944 li restis ĉe Ellington kaj ankaŭ kunmuzikis dum la fama koncerto je Fargo en 1940; sed Jones ekhavis laŭ opinio de Collier „kun Cootie Williams kaj Rex Stewart kiel establiĝintaj stelulaj trumpetistoj (...) malmultan spacon por soladoj“.[2] Soliste li estas aŭdebla ĉe Ellington en „Prelude to a Kiss“ (1938), „Something to Live for“ kaj en „Serenade to Sveden“ (1939).[3] En la dua duono de la 1940-aj jaroj li muzikis ĉe Benny Carter, Snub Mosley kaj en la sesopo de John Kirby (1947), antaŭ ol li retiriĝis el la ĵazmondeto kaj laboris kiel entombigisto.

Konsultlibraj notoj

Referencoj

  1. Laŭ eldiro de Collier ekde 1936.
  2. Collier, p. 250.
  3. Jörgensen/Wiedeman, p. 209.