Wallace Stevens
Wallace STEVENS (naskita la 2-an de oktobro 1879 en Reading, Pensilvanio; mortis la 2-an de aŭgusto 1955 en Hartford, Konektikuto) estis usona modernisma poeto kaj eseisto. Li studis ĉe Universitato Harvard kaj poste ĉe New York Law School (jura universitato en Novjorko). Dum la plejparto de sia vivo li laboris kiel advokato por asekurentrepreno en Konektikuto.
En Esperanto aperis
- Ferio en realo. (Holiday in Reality.) Tradukis Humphrey Tonkin kaj Kris Long. – Bracknell: Long, 1979. 95 paĝoj.
- La dom’ trankvilis kaj la mond’ ripozis. (The House Was Quiet and the World Was Calm.) Tradukis Humphrey Tonkin. En: Fonto, jaro 7 (1987), kajero 74, paĝo 7.
- La komploto kontraŭ la giganto. (The Plot Against the Giant.) Tradukis Jack Wilson. 2009.