Walter Sisulu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter Max Ulyate SISULU (naskiĝis la 18-a de majo, 1912, mortis la 5-a de majo, 2003) estis sud-afrika aktivulo kontraŭ ras-apartigo kaj elstara ano de la Afrika Nacia Kongreso (ANC).

Biografio

Sisulu naskiĝis en Engcobo, Transkei kaj estis edukita ĉe misiista lernejo. Li forlasis la lernejon en 1926 por komenci laboron. Li translokiĝis al Johannesburg en 1928 kaj laboris en diversaj industrioj.

Li aniĝis al la ANC en 1940 kaj kun Nelson Mandela kaj Oliver Tambo fondis la ANC Junular-Ligon en 1943. Je la komenco li estis la kasisto sed li ankaŭ havis gravan rolon en la planado de la militema Umkhonto we Sizwe (Lanco de Afriko). Forpuŝante la pli pasivajn estrojn li fariĝis ĝenerala sekretario de la ANC en 1949 kaj restis en tiu posteno ĝis 1954.

Kiel planisto por la Defiance Campaign ("Defi-Kampanjo") li estis arestita en 1952 kaj ricevis prokrastitan juĝon. En 1953 li vojaĝis al Eŭropo, la Sovetunio kaj Ĉinio kiel reprezentanto de la ANC. Oni maliberigis lin 7-foje dum la venontaj 10 jaroj.

Ĉe jurproceso pro ŝtatperfido oni kondamnis lin al 6 jaroj de mallibereco. Li malaperis kaj vivis kaŝe sed estis kaptita la 11-an de julio, 1963. Ĉi-foje oni kondamnis lin al dumviva maliberado. Kun aliaj gravaj gvidantoj de la ANC li estis enkarcerigita ĉe la insulo Robben.

Oni liberigis lin en oktobro de 1989 post 26 jaroj de mallibereco kaj li estis elektita vic-prezidanto de la ANC dum la unua nacia konferenco post la repermeso de la organizaĵo.

En 1992 Sisulu ricevis Isitwalandwe Seaparankoe, la plej alta honoro de la ANC pro lia kontribuo al la liberiga batalo en Sud-Afriko.

Li geedziĝis kun Nontsikelelo Albertina en 1944 kaj ili havis 9 infanojn - 4 estis adoptitaj. La edzino kaj la infanoj ankaŭ estis aktivaj en la batalo kontraŭ ras-apartigo.