Wenatchee (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Venaĉio en Vaŝingtonio

Wenatchee (esperantigite Venaĉio; IFA: [wɪ ˈnæt tʃi]) estas la plej granda urbo kaj administra sidejo de Kantono Chelan, Vaŝingtonio, Usono. En 2000 oni nombris en la urbo 27 856 loĝantojn. La preciza situo de la urbo estas ĉe 47°25′24″N latitude kaj 120°19′31″U longitude. La alteco de la urbo super la marnivelo estas proksimume 237 m.

Venaĉio situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Venaĉia kaj Kolumbia, apud la orienta flanko de la Kaskada Kresto. Trans Kolumbio (en Kantono Douglas situas la frata urbo East Wenatchee.

Venaĉio estas la ĉefa urbo en la urba aglomeraĵo Wenatchee, kiu ampleksas la tuton de Kantonoj Chelan kaj Douglas. Tamen en ordinara parolado la termino "Venaĉia regiono" nomas la terparton ambaŭborde de Kolumbio inter la digoj Rocky Reach kaj Rock Island; tio enhavas, krom Venaĉio mem kaj East Wenatchee, ankaŭ la urbon Rock Island, kaj la nemunicipa komunumo Malaga.

Venaĉio estas konata kiel la "Monda Ĉefurbo de Pomoj" pro la multaj pomujaroj en la valo de la rivero Venaĉia. La urbnomo venis de la apudloĝanta indiĝena popolo, angle literumita "Wenatchi indian tribe; oni diras ke la vorto estas origine el la jakamaa. Krom la urbo kaj la rivero, la nomon Wenatchee portas ankaŭ lago kaj nacia arbaro.

Historio

Wenatchee jure municipiĝis la 7-an de januaro 1893.

La 5-an de oktobro 1931, Clyde Pangborn kun kunpiloto Hugh Herndon alterigis sian aviadilon, Miss Veedol, en la montetoj de East Wenatchee, tiel fariĝante la unua homo, kiu flugis senhalte trans Pacifikon. La flugo de Misawa, Japanio, daŭris 41 horojn, kaj gajnis la Trofeon Harmon por la plej granda atingo en flugado dum 1931. Misawa nun estas ĝemelurbo de Venaĉio.

Ĝemelurboj

Venaĉio havas tri ĝemelurbojn:

Eksteraj ligiloj

(anglalingvaj)
(hispanlingva)