Werner Reinhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Reinhart
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1884 (1884-03-19)
en Vinterturo
Morto 29-an de aŭgusto 1951 (1951-08-29) (67-jaraĝa)
en Vinterturo
Tombo Rosenberg cemetery
Ŝtataneco Svislando
Familio
Patro Theodor Reinhart
Frat(in)oj Oskar Reinhart • Georg Reinhart • Hans Reinhart
Okupo
Okupo industriisto • mecenato
vdr

Werner Reinhart (19a de Marto 1884 - 29a de Aŭgusto 1951) estis svisa komercisto, filantropo, amatora ludanto de klarneto, kaj patrono de komponistoj kaj verkistoj, partikulare de Igor Stravinski kaj de Rainer Maria Rilke. Reinhart konis kaj korespondis kun multaj el la grandaj nomoj de la komenco kaj mezo de la 20a jarcento en la eŭropa arta kaj muzika mondo, kaj lia Vilao Rychenberg en Winterthur iĝis internacia renkontiĝejo por muzikistoj kaj verkistoj.[1]

Li estis foje aludita kiel la "Vintertura Mecenaso".[2] Alice Bailly nomigis Werner Reinhart "L'homme aŭs mains d'or" – la viro kun oraj manoj,[3] kaj ŝia portreto de 1920 pri li estas nomata "The Man with the Golden Heart" (La viro kun ora koro).[4] Ankaŭ Oskar Kokoschka pentris sian portreton en 1947.[5][6]

Werner Reinhart heredis sian riĉon el la negocoj de la familio Volkart, baze en Winterthur, sed li nemiam estis multe engaĝita en la regado de la entrepreno.[7] Reinhart kaj Hermann Scherchen ludis gravan rolon en la formado de muzika vivo de Winterthur inter 1922 kaj 1950, kun emfazo komence en tiutempa muziko, kaj poste en instrumentado en nombraj premieroj kiuj estis tie ludataj.[8] Scherchen estis unu el multaj kiujn Reinhart patronis, ĉefe en la kazo de Scherchen ĉar li devis pagi kompenson al almenaŭ kvin eksedzinoj.[9]

Famuloj kiujn li helpis[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Volkart Foundation. Arkivita el la originalo je 2009-02-09. Alirita 2015-07-03.
  2. Arbiterrecords. Arkivita el la originalo je 2009-05-13. Alirita 2015-07-03.
  3. Bibliothèque du Gymnase de Beaulieu. Arkivita el la originalo je 2016-01-26. Alirita 2015-07-03.
  4. DeBartha Galerie Senarclens[rompita ligilo]
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-09-26. Alirita 2015-07-03.
  6. Oskar Kokoschka: Exile and new home 1938–1980. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-03.
  7. Volkart Foundation. Arkivita el la originalo je 2009-02-15. Alirita 2015-07-03.
  8. KoelnKonzert
  9. Michael Kater, The Twisted Muse

Bibliografio[redakti | redakti fonton]