West End

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de la vendoplaco de Covent Garden, en West End.

West End (esperante "Okcidenta Fino") estas kvartalo lokita centre de Londono. Ĝi entenas multajn el la ĉefaj vidindaĵoj de la brita ĉefurbo, sed ankaŭ oficejojn kaj administrajn sidejojn. Tie cetere troviĝas kelkaj el la plej eminentaj teatrejoj de Londono : en la angla, la vortoj "West End" povas ankaŭ aludi al la teatrejo West End. Unuvorte kaj simbole, West End estas rigardebla kiel unu el la tri centroj de Londono : West End temas pri amuzo aŭ kulturo, la kvartalo City okupiĝas pri financoj, kaj la kvartalo Westminster-Whitehall estas dediĉita al politikaj aferoj.

Vidu ankaŭ