Westhofen (Schwerte)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Westhofen
komunumoparto en Germanio • Hansa urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 58239
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 25′ N, 7° 32′ O (mapo)51.42337.53167Koordinatoj: 51° 25′ N, 7° 32′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Westhofen (Nordrejn-Vestfalio)
Westhofen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Westhofen
Westhofen
Situo de Westhofen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Westhofen (Schwerte) [+]
vdr
Blazono de la iama komunumo
Protestanta preĝejo kaj historia urbocentro
Oficejo (ĝis 1975)

Westhofen estas urboparto de Schwerte, Distrikto Unna, en la Ruhr-Regiono (Germanujo). Ĝi havas 6000 loĝantojn kaj situas norde de la rivero Ruhr. Laŭflue la rivero Lenne enbuŝiĝas en la Ruhr. Westhofen estas nomdona por la Westhofener Kreuz, kie interkruciĝas la aŭtovojoj A 1 kaj A 45.

Historio[redakti | redakti fonton]

Westhofen evoluis el kvin fortikigitaj kortoj, kiujn proksimume la jaron 500 estis fondintaj la Brukteroj. La nomo deduktiĝas de veste hofede (fortikaj kortoj). En la jaro 775 besuchte Karolo la Granda vizitis Westhofen, kiam li sieĝis kaj finfine konkeris la saksan Sigiburg, la nunan Hohensyburg, kiu lokas supre de Westhofen. Li rangaltigis la loĝlokon Westhofen en la rangon de Imperia Kortego.

Blazono de Amt Westhofen
Unuafoje dokumentata estis la imperia kortego Westhofen en la jaro 1228. En la mezepoko la ekonomio de Westhofen estis karakterizata per terkulturo kaj metio, kaj Westhofen estis hansa urbo. La malaltan juĝopovon ricevis Westhofen en la jaro 1324 de la tiama landestro Grafo Engelberto la 2-a de Mark. Tion Prusujo nuligis en 1723, anstataŭante ĝin per „urbodoma regularo“. Tio signifis: prusa financoficisto administris la monon kaj ne plu la urbestro. En la 14-a jarcento Westhofen krome estis rangaltigata al rajtigita urbeto, kio permesis al la loĝantoj pluajn privilegiojn kaj koncedis al ili la elekton de urbestro. Nur en 1734 la prusoj forigis ĉi tiun rajton, post kiam la civitanoj de Westhofen dum dek unu jaroj rezistis al ĉi tiu intenco. Ĝis la jaro 1929 Amt Westhofen apartenis al Distrikto Hörde.

Post malfondo de la Amt Westhofen iris kune kun Schwerte al Distrikto Iserlohn. La 1-an de januaro 1975[1] finfine la ĉefa parto de Westhofen fariĝis parto de (6,71 km2 kun tiam 5279 loĝantoj) Schwerte, kiu ekde tiam apartenas al Distrikto Unna. La urboprto Buchholz (1,70 km² kun tiam 625 loĝantoj) estis alordigata al Dortmund.[2]

En la jaro 1987 Westhofen kiel urboparto de Schwerte havis 5550 loĝantojn.[3]

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de Westhofen montras la germanan imperian aglon en nigra, kun ruĝaj ungegoj kaj beko sur flava (ora) ŝildo. La blazono devenas je la Wappen geht zurück auf den von Karl dem Großen gegründeten Imperia Kortego Westhofen, kiun Karolo la Grand estis fondinta.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo nome Westhofen (Ruhr)
Aŭtovoja kruciĝo Westhofener Kreuz

La stacidomo Westhofen (Westf) situis ĉe la fervojo de Hagen al Hamm. Ekde 1979 la vagonaroj tei ne plu haltas[4]. Ĉe la norda aŭtovojkruciĝo Westhofener Kreuz interkruciĝas la A 1 kaj la A 45.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leopold Schütte: Westfälischer Städteatlas; volumo , 5-a partvolumo: Stadtmappe Westhofen. Dortmund/Altenbeken 1999, ISBN 3-89-115148-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statistisches Bundesamt (eld.): Historisches Gemeindeverzeichnis für die Bundesrepublik Deutschland. Namens-, Grenz- u. Schlüsselnummernänderungen bei Gemeinden, Kreisen u. Reg.-Bez. vom 27.5.1970 bis 31.12.1982. Kohlhammer, Stutgarto/Majenco 1983, ISBN 3-17-003263-1, p. 334.
  2. Martin Bünermann, Heinz Köstering: Die Gemeinden und Kreise nach der kommunalen Gebietsreform in Nordrhein-Westfalen. Deutscher Gemeindeverlag, Kolonjo 1975, ISBN 3-555-30092-X, pj. 124, 151.
  3. Landesamt für Datenverarbeitung und Statistik (Hrsg.): Bevölkerung und Privathaushalte sowie Gebäude und Wohnungen. Ausgewählte Ergebnisse für Gemeindeteile. Regierungsbezirk Arnsberg. Düsseldorf 1990, p. 282.
  4. Mit der Eisenbahn von Schwerte nach Hagen