Willem Barentsz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Willem BARENTSZ [BArenc] (ĉ. 1550 - 20-a de junio 1597, mallongigo de "Barentszoon", = filo de Barent) estis nederlanda esploristo. Li faris tri vojaĝojn en 1594, 1595 kaj 15961597 dum li serĉis la nord-orientan trairejon al Azio. Li atingis Novazemlon dum la unuaj du ekspedicioj. Dum la tria li akcidente eltrovis Spicbergon, ĉirkaŭveturis la nordan punkton de Novazemlo, kaj estis kaptita en la glacio. Barentz mortis survoje. La etendo de liaj esploradoj kaj la precizeco de liaj mapoj faris lin unu el la plej gravaj de ĉiuj arktaj esploristoj. La meteologiaj donitaĵoj kiujn Barentsz kolektis ankoraŭ estas konsultitaj en la nuna epoko.

La Barenca Maro estas nomita laŭ li.