William Henry Bragg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Henry Bragg

Siro William Henry BRAGG (naskiĝis la 2-an de julio 1862, mortis la 10-an de marto 1942) estis brita fizikisto, pioniro de la solidstata fiziko. En 1915 li ricevis kun sia filo Siro William Lawrence Bragg nobel-premion pri fiziko pro eksperimentoj por difini la kristalstrukturon. Li iĝis kavaliro (siro) en 1920.