Wintergarten (Gera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wintergarten en januaro 2021, de poste
Wintergarten en januaro 2021, de malposte

Wintergarten (germane: Gesellschaftshaus Wintergarten) estis balejo kaj multfunkcia okazigejo en Gera, Germanujo. Ĝi ekzistis - almenaŭ konstruaĵe, se ne funkcie! - inter 1910 kaj 2021.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la forigo de la lokalo Zum Lindethal en la urbokvartalo Pforten oni konstruis novan domon kun salonegoj kaj restoracio. Okazis tie multo da karnavalaĵoj, koncertoj, baloj, maskobaloj, konferencoj. Inter 1924 kaj 1925 ĝi havis eĉ propran orkestron.

Post Turniĝo la serĉado pri privata proprietulo komenciĝis. De 2000 posedis la tuton Alfred Rührer; fondiĝis la societo Gerarer Parkhausgesellschaft kaj ja ekzistis planoj revivigi la lokon. La urba konsilantaro en la jaro 2013 eĉ permesis novan surkonstruplanon, dume parto estis liberigita por forigo jam en 2001. Ankaŭ aĉethalfaro tiea pripensiĝis.

En januaro 2020 la okazigejo estis parte trafita de brulkrimo. En 2020 ekzistis novaj planoj establi vendejon pri biologiaj nutraĵoj aŭ benzinstacio. En februaro 2021 la tegmento teren kunfalis. En aŭgusto 2021 ekis la malkonstruiĝo.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Michaelis: " Abriss des ehemaliges Geraer Ballhauses „Wintergarten“ hat begonnen." - Ĉe: OTZ, 26.8.2021
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.