Wukan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wukan (ĉine 乌坎) estas fiŝista vilaĝo en ĉina provinco Guangdong. Ĝi havas ĉ. 12-20.000 loĝantojn. Ĝi iĝis mondkonate danke al protestoj fine de 2011, komence de 2012, kiuj kondukis fine al liberaj, sekretaj elektoj en la vilaĝo.

Landkonflikto en Wukan[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj ekprotestis la 21-an de septembro de 2011 kontraŭ la aliposedigo de agroj, fare de lokaj komunistaj gvidantoj kaj komercistoj. Post tio, policistoj ĉirkaŭfermis la vilaĝon. Oni malpermesis el/eniron kaj eĉ la fiŝkaptadon.

Ekde la 21-a de decembro, la ĉina registaro sendis altrangan funkciulon por trakti kun la vilaĝanoj. Oni samtempe komencis forigi la barikadojn. La reprezentanto de la vilaĝanoj, Lin Zulian, estis elektita al nova vilaĝa partia ĉefo, la 15-an de januaro.

La 12-an de februaro okazas sekretaj elektoj en la vilaĝo, unika en la komunista Ĉinio.