Wycliffe Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wycliffe Hall
seminario • Permanenta Privata Halo • karitata organizaĵo
Informoj
fondodato 1877
fondinto(j) John Charles Ryle vd
Situo
Geografia situo 51° 45′ 46″ N, 1° 15′ 37″ U (mapo)51.762894-1.260168Koordinatoj: 51° 45′ 46″ N, 1° 15′ 37″ U (mapo)
lando Britio
urbo Oksfordo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo karitata organizaĵo vd
Wycliffe Hall (Britio)
Wycliffe Hall (Britio)
DEC
Wycliffe Hall
Wycliffe Hall
Map
Wycliffe Hall
vdr
Wycliffe Hall la anglikana teologia kolegio de la Universitato de Oksfordo

Wycliffe Hall estas anglikana teologia kolegio (t.e. fakultato) kiu apartenas al la Universitato de Oksfordo.

Ĝi fondiĝis en 1877 por eduki pastrojn ktp. kaj havas evangelian etoson. En 1996 ĝi aliĝis al la Universitato de Oksfordo, por ke studentoj rajtus diplomiĝi. Ĝi akceptas kaj anglikanojn kaj ne-anglikanojn.

En 2007 estiĝis granda disputo pri Wycliffe Hall, kun asertoj ke la estro de la kolegio, Doktoro Turnbull, tiranis kaj klopodis ŝanĝi la etoson de la kolegio al pli konservativa interpreto de evangeliismo. Pluraj anoj de la stabo forlasis siajn postenojn kaj multaj artikoloj aperis en ĵurnaloj kaj anglaj kristanaj gazetoj.

La kolegio nomiĝas laŭ la angla pra-potestanto John Wycliffe