Yaunde-Fang-lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Yaunde-Fang-lingvoj estas grupo de lingvoj ene de la Guthrie-Zono A de la Bantua lingvaro. Ĝi estas klasigita kiel zono A70 kaj enhavas ok lingvojn. Tiuj estas parolataj de ĉirkaŭ 4 milionoj da homoj en Kameruno, Ekvatora Gvineo, Gabono kaj la Respubliko Kongo.

La ok lingvoj estas:

  • Bebele, ĉirkaŭ 24.000 parolantoj en Kameruno
  • Bebil, ĉirkaŭ 6000 parolantoj en Kameruno
  • Beti, ĉirkaŭ 2 Millionen parolantoj en Kameruno
  • Bulu, ĉirkaŭ 858.000 parolantoj en Kameruno
  • Etona lingvo, ĉirkaŭ 52.000 parolantoj en Kameruno
  • Ewondo, ĉirkaŭ 600.000 parolantoj en Kameruno
  • Fanga lingvo, ĉirkaŭ 450.000 parolantoj en Ekvatora Gvineo, Kameruno, Gabono kaj la Respubliko Kongo
  • Mengisa, ĉirkaŭ 20.000 parolantoj en Kameruno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]