Yetnebersh Nigussie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yetnebersh Nigussie
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1982 (1982-01-24) (42-jaraĝa)
en Regiono Amhario
Loĝloko Adisabebo
Ŝtataneco Etiopio
Alma mater Adis-Abeba Universitato
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • juristo
vdr

Yetnebersh Nigussie (amhare የትነበርሽ ንጉሴ, en latinliterigo etineberiŝi nigusē, kun signifo "Kie vi estis, mia reĝo?", naskiĝis la 24-an de januaro 1982 en la regiono Amharo) estas advokatino kaj homrajta aktivulino en Etiopio. Ŝi engaĝiĝas favore al la rajtoj de homoj kun handikapoj kaj ilia inkludo en la socion. En 2017 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.