Departemento Zakapo
Zakapo (hispane Zacapa) estas departemento de la nordorienta regiono de Gvatemalo. Ĝi havas limojn node kun la departementoj Alta Verapaco kaj Izabal; sude kun Ĉikimulo kaj Halapo; oriente kun Izabal kaj Honduro; kaj okcidente kun la departemento Progreso. Ĝia departementa ĉefurbo estas la samnoma urbo Zakapo. la departemento Zakapo havas areon de 2.690 km², administre dividata en 10 municipoj kun 207.814 loĝantoj.