Zaranĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
زرنج
Zaranĝ
urbo • limurbo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Nimruz
Demografio
Loĝantaro 21 400 (stato de 2 006)
Geografio
Koordinatoj 30°57′36″N 61°51′36″O  /  30.96°N, 61.86°O / 30.96; 61.86 (Zaranĝ) (mapo) Koordinatoj: 30°57′36″N 61°51′36″O  /  30.96°N, 61.86°O / 30.96; 61.86 (Zaranĝ) (mapo)
Alto 476 m [+]
Horzono UTC+4:30
زرنج Zaranĝ (Tero)
زرنج
Zaranĝ (Tero)
DEC
زرنج Zaranĝ
زرنج
Zaranĝ
Situo de زرنج
Zaranĝ
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zaranj [+]
vdr

Zaranĝ (perse kaj paŝtoe زرنج, foje ankaŭ latinliterigita Zaranj [kun prononco "Zaranĝ"] aŭ Zarang) estas urbo en la sudokcidento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Nimruz. Laŭ takso en la jaro 2006 Zaranĝ havis proksimume 21 400 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 6 477).

Zaranĝ situas proksimume 725 kilometrojn sudokcidente de la urbo Kabulo kaj 325 kilometrojn okcidente de Kandahar, proksime de la limo al Irano kaj tutproksime de la irana ĉelima vilaĝo Milak. La urbo estas signifa limpasejo inter Afganio kaj Irano, kaj tra ĝi fluas signifa parto de la komerco inter centra kaj okcidenta Azio.