Zaruo
Zaru (笊?), esperantigite zaruo, estas plektita bambua pleto uzata en japana kuirarto. Char ĝi estas plektita, ĝi estas nekontinua kaj superflua akvo eliras el kuiraĵo tra truoj. Krome, bonaspektaj zaruoj ofte uzeblas por prezenti pretan kuiraĵon al la manĝanto. Aparte ofte tiel estas prezentita malvarma sobao.
Same kiel makisuoj, zaruoj devas esti konservataj en sekaj kondiĉoj por eviti kreskon de bakterioj kaj fungoj. Tamen, direkta suna lumo ankaŭ povas damaĝi la zaruon.
Nuntempe ofte oni uzas zaruojn el plasto aŭ metalo. Ili estas pli facile konserveblaj, sed ne tiel bonaspektaj kaj oni apenaŭ uzas ilin por prezenti kuiraĵojn.