Zigosporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel zigosporo formiĝas en zigomiceto.

Zigosporo estas la seksa parto de fungoj, klamidosporo, kiu estiĝis per nuklea kunfandiĝo de haploidaj hifoj. Zigosporo estas ĝenerale dormanta, ripoz-stata, dikmura kaj ĝi vekiĝas, se la ĉirkaŭaĵo estas konvena. Tiam el la zigosporo evoluas sporangio, kiu entenas sporojn. La fungoj, kiuj produktas zigosporojn nomiĝas zigomicetoj (ekz. panŝimoj) aŭ senflagelaj algoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]