Zoologia parko de Beauval
La zoologia parko de Beauval (france parc zoologique de Beauval) estas zoologia ĝardeno lokita en la franca komunumo Saint-Aignan, en la departemento Loir-et-Cher. Ĝi entenas pli ol 4 600 bestojn de 400 malsamaj specioj. La parko entute etendiĝas sur 26 hektaroj en 2011. Ĝi viciĝas inter la plej gravaj zoologiaj ĝardenoj de Eŭropo.