Zsigmond Mezey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MEZEY Zsigmond (mezei) estis hungara komponisto, muzikestetikisto, kritikisto, tradukisto naskita la 12-an de decembro 1885 en Nagybecskerek kaj mortinta la 4-an de novembro 1944 en Arado.

Kariero

Zsigmond Mezey doktoriĝis pri juro en Nagyvárad (1907), li diplomitiĝis pri violono kaj violonĉelo en Budapeŝto (1911). Li debutis kiel sekunddirigento en la teatro de Oradea, kaj poste kune kun sia edzino Margit Zay li fondis muziklernejon en Arado, kiu funciis ĝis 1940. Li komponis kantojn, dancmelodiojn al tekstoj de Ernő Nádassy (Leila, 1927; Szeméből olvastam..., 1928; Ne gondolj rá, mit hoz a holnap, 1929).

Verkoj

  • Kétágú síp (Arad 1924);
  • A muzsika lelke (A muzsika illata, színe, bánata, sóvárgó láza esszékben. Arad 1924);
  • A zene története (Arad 1929. Lexikon Könyvtár).

Fonto