Zuidhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Zuidhorn (53° 15′ N; 06° 24′ E Mapo) (loĝantoj je la 1-a de januaro 2006: 18.470, fonto: CBS) estas vilaĝo kaj komunumo en la provinco Groningen Nederlando.

La nuna komunumo ekestis je la 1-a de januaro 1990 post kunfandiĝo de kvar komunumoj Aduard, Grijpskerk, Oldehove kaj Zuidhorn. Ĉi tiuj kvar komunumoj ankoraŭ troviĝas sur la komunuma flago, ĉe kiu kvar verdaj 'cignoj' figuras por la kvar antaŭaj komunumoj. La komunumo estas parto de la COROP-areo Cetera Groningen.

La komunumo geografie kaj ekonomie estas parto de la Westerkwartier kaj de origine estis celdirektita precipe al la agrikulturo. Pro la kuniĝo al la vojligo (N355) kaj trajnligo inter Groningen kaj Leeuwarden, la kreskiĝinta (aŭto)moveco, la malkresko de la nombro de laborlokoj en la agrikulturo kaj de la provinco Groningen indikado de la vilaĝo Zuidhorn kiel kreskocentro (post 1960) la komunumo pli kaj pli fariĝis navedula komunumo celdirektita al la urbo Groningen. La vilaĝo Zuidhorn pro tio relative pli forte kreskis ol aliaj centroj en la areo kaj la loĝantoj estas relative pli alte instruitaj. Zuidhorn estas relative prospera komunumo, ankaŭ ĉar oni trovis tergason kaj taŭgan tertavolon por la deponado de ĉi tiu gaso norde de la vilaĝo Grijpskerk, kio estis kaŭzo por la Nederlanda Nafto Kompanio NAM por ekspluadi ĉi tiun tergaskampon kaj la konstruo de rezervujo por la kompenso de mallongaj pinthoroj en la gasuzado.

Inter la nuna komunumo situas la malnovajn kulturpejzaĝoj Middag kaj Humsterland, ankaŭ kune indikata kiel Middag-Humsterland. Ĉi tiu areo situas norde de la vilaĝo Oldehove kaj estas la plej malnova kulturpejzaĝo de Okcidenta Eŭropo.

Subdivido

La komunumo Zuidhorn enhavas la sekvajn vilaĝojn kaj urbopartojn: Aalsum, Aduard, Balmahuizen, Barnwerd, Briltil, De Kampen, De Poffert, De Ruigewaard, Den Ham, Den Horn, Diepswal, Electra, Englum, Fransum, Frytum, Gaaikemadijk, Gaaikemaweer, Gaarkeuken, Grijpskerk, Heereburen, 't Hoekje, Hoogemeeden, Ikum, Kenwerd, Kommerzijl, Korhorn, Lagemeeden, Lammerburen, Lauwerzijl, Niehove, Nieuwklap, Niezijl, Noorderburen, Noordhorn, Noordhornerga, Noordhornertolhek, Okswerd, Oldehove, Pama, Pieterzijl, Ruigezand, Saaksum, Selwerd, Spanjaardsdijk, Steentil, Visvliet, Wierumerschouw (parte).

Komunumo Zuidhorn en 1866 (Atlaso de la provinco Groningen 1866 [1])

Vilaĝo Zuidhorn

Zuidhorn kaj la pli norde situanta Noordhorn ekestis ĉirkaŭ 1592 en areo kie la maro en estintaj tempoj kelkfoje inundis la landon kaj postlasis ŝlimon. De ambaŭ vilaĝoj la centro situas sur sablodorso de proksimume 4 kilometroj, kiu ebligis la vivon tie. La vilaĝo fariĝis iom post iom loĝejo de bonhavaj farmistaj rentuloj. Tiel en kaj ĉirkaŭ la loko oni konstruis tri bienojn; la Jellemaborg, Klinkemaborg kaj Hanckemaborg. La lasta bieno kiu estis malkonstruita estis la Hanckemaborg ĉirkaŭ 1878. De tiu bieno nur la trezordomo restis, kiu en 1965 estis rekonstruita. La konturoj de la bieno estis en 1993 indikitaj de la Historia Rondo Zuidhorn. Tiu bieno longtempe dominis la vidaĵo de la vilaĝo kaj la blazono de la familio Hanckema [2] estis ĝis la komunuma rearanĝo de 1990 ankaŭ la blazono de la vilaĝo kaj komunumo. Tiu familio nome respondecas pri la fondo de la vilaĝo.

Publika transporto

La komunumo Zuidhorn situas ekde 1866 je la fervojlinio Groningen-Leeuwarden, kun stacioj en Zuidhorn kaj Grijpskerk. Buslinioj en la komunumo estas:

  • linio 11: Groningen-Groningen Zernike-Zuidhorn
  • linio 30: Zuidhorn-Noordhorn-Niezijl-Grijpskerk-Visvliet-Burum-Munnekezijl
  • linio 32: Zuidhorn-Noordhorn-Niezijl-Kommerzijl-Munnekezijl-Kollum
  • linio 35: Groningen-Aduard-Den Ham-Oldehove-Winsum
  • linio 39: Groningen-Zuidhorn-Grootegast-Sebaldeburen
  • linio 637: Groningen-Zuidhorn-Noordhorn-Niezijl-Grijpskerk-Kommerzijl-Munnekezijl (lernejulolinio)

Eksteraj ligiloj

Hanckemaborg

Ŝablono:KomunumojGroningen