Zweigen Kanazawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la stadiono

Zweigen Kanazawa (japane ツエーゲン金沢, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Tsuēgen Kanazawa) estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo ekde 2015 apartenas al la 2-a divido de la Japana Ligo. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Kanazaŭa, ĉefurbo de la samnoma gubernio Iŝikaŭa.

stiligita kluba emblemo

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Zweigen", adoptita por la klubo en 2006 en modo doni al futbalkluboj iujn eŭropaspektajn nomojn, konsistas el la germana vorto "zwei" (prononco [cvaj], por "du") kaj la japana vorto "gen" por "antaŭen(iro)". En la germana, la plena nomo "Zweigen" rilatus al "branĉoj" (de arbo aŭ de floro), kaj sekve la simbolo de lilifloro elektiĝis kiel ĉefa elemento de la nova kluba emblemo.


Iuj futbalistoj de la klubo:[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]