Mankateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manŝekloj)
Mankateno
Mankateno de la angla polico

Mankateno estas ilo por bloki la pojnon de krimulo, kontraŭulo aŭ malliberigindulo. Temas pri du ovoformaj feraĵoj, kunigataj de kateno aŭ simila ilo.

Sen ŝlosilo, la kaptito nur povas apartigi la manojn je kelkaj centimetroj; tio malebligas preskaŭ ĉian ajn permanan agon.

Mankatenon kutimas uzi polico, por malebligi reziston fare de krimuloj aŭ suspektitoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]