Plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atleto planas la vojon kiun ŝi faros dum murgrimpada konkurso.

Plano ankaŭ estas desegno prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj. Vidu artikolon plano.

Planado estas konscia kogna ago, kiun homo faras por prepari por estontaj eventoj aŭ por atingi celon. Kiel mensa preparo de onta agado sur la bazo de prognozo, ĝi estas kreado de plano, pripensita agosekvo por iri de elirstato al finstato, al celo. Por planado oni uzas spertojn kaj memorigitajn sciojn.

Efika planado povas helpi personon eviti erarojn, aŭ redukti la verŝajnecon de ili.

La planadprocezo implikas fari decidojn inter la agadelektoj haveblaj al la persono kaj organizi la elektitan ordon de agoj. La produkto de la planadoperacio estas la formuliĝo de plano, kiu gvidos la konduton de la persono kaj la manieron kiel li agas en la medio.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Male al hazarda aŭ impulsema ago bazita sur impulsoj, la planadprocezo postulas la ekzercon de pensado kaj memregado. Sekve, ekzistas diversaj faktoroj kaj kapabloj kiuj povas plibonigi onies planadkapablon. Ekzemple: administraj funkcioj, interna parolado, pensado, kapablo solvi problemojn (problemsolvado), aktivigo de metakogno [1] kaj pli.

La kapablo plani povas esti tuŝita de kogna biaso, logika misrezono (paralogismo) aŭ certa pensmaniero, socia premo, kaj pli.

Difektita planadkapablo estas unu el la karakterizaĵoj de atentodeficita malordo. [1]

Fiziologiaj kaj neŭralaj mekanismoj[redakti | redakti fonton]

La homa menso kapablas subteni siajn ambiciojn atingi diversajn celojn. [2]

Unu el la funkcioj de la fruntlobo estas planado [3]. La antaŭfronta kortekso transdonas informojn al la striato, kiu dependas de ĝi por gvidi konduton al dezirata celo kaj akiri plifortigojn. Li faras tion elektante la necesajn agojn kaj aranĝante ilin en maniero, kiu kondukos al la plenumo de la celo [2].

Dopamino estas neŭrotransmitoro implikita en planaj procezoj. [2]

La spaca informo ricevita de la sensoj estas prilaboritaj de la cerbo, kiu plifirmigas la spacan percepton uzatan de la motora sistemo por planado de estontaj agoj [4]. La suplementa motora areo (SMA) estas parto de la kortekso implikita en diversaj aspektoj de planado de movado. [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johnston, C., Mash, E. J., Miller, N., & Ninowski, J. E. (2012). Parenting in adults with attention-deficit/hyperactivity disorder (ADHD). Clinical Psychology Review, 32, 215–228.
  2. 2,0 2,1 2,2 Calkins, Susan D. (Ed); Bell, Martha Ann (Ed), (2010). Child development at the intersection of emotion and cognition. Human brain development. Washington, DC, US: American Psychological Association.
  3. Neil R. Carlson, (2013). Physiology of Behavior. Boston: Pearson.
  4. V. S. Ramachandran, ed. (2012) Encyclopedia of Human Behavior, 2nd ed. Academic Press.
  5. Makoshi, Z., Kroliczak, G., & van Donkelaar, P. (2011). Human supplementary motor area contribution to predictive motor planning. Journal Of Motor Behavior, 43(4), 303-309.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]