Dopamino
| Dopamino | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ĝeneralaĵoj | ||||||
| Nomo | Dopamino | |||||
| Alternativa(j) nomo(j) |
|
|||||
| Kemia formulo |
C8H11NO2 |
|||||
| CAS-numero |
|
|||||
| Karakterizaĵoj | ||||||
| Mola maso |
153,18 g·mol−1 |
|||||
| Fazo de materio | firma | |||||
| Frostopunkto |
128 °C |
|||||
| Solveblo |
|
|||||
| Sekurecaj indikoj | ||||||
|
||||||
| Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Se ne aliel indikita, validas la standardaj normaj temperaturo kaj premo. | ||||||
Dopamino (DA) estas biogena amino el la grupo de kateĥolamino. En la nerva sistemo de homoj kaj bestoj temas pri grava neŭrotransmisiilo. Nescience ĝi foje nomatas "feliĉo-hormono", ĉar en la korpo ĝi elverŝiĝas en la internervajn sinapsojn ekzemple ĉe intensaj sukceso-travivaĵoj.
Neŭronoj, en kiuj ekzistas dopanimo, nomatas "dopaminergaj". Dopaminergaj neŭronoj troveblas en la centra nerva sistemo kaj tie precipe en la mezencefalo. De tie aksonoj de gravaj dopaminergaj neŭronoj ascendas en la telencefalon kaj la diencefalon. La korespondaj neŭronoj mem troveblas precipe (sed ne nur) en la nigra substanco de la cerbo. Dopamino tamen ankaŭ neŭrotransmisiilo en iuj subsistemoj de la vegetativa nerva sistemo kaj tie reguligas la sangumon de la internaj organoj. Dopamino necesas por vasta gamo da vivnecesaj reguligaj procesoj.