Noradrenalino
| Noradrenalino | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ĝeneralaĵoj | ||||||
| Nomo | Noradrenalino | |||||
| Alternativa(j) nomo(j) | ||||||
| Kemia formulo |
C8H11NO3 |
|||||
| CAS-numero |
51-41-2 |
|||||
| Karakterizaĵoj | ||||||
| Mola maso |
169,18 g/mol |
|||||
| Fazo de materio | firma | |||||
| Frostopunkto |
216,5–218 °C (Zersetzung) |
|||||
| Sekurecaj indikoj | ||||||
|
||||||
| Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Se ne aliel indikita, validas la standardaj normaj temperaturo kaj premo. | ||||||
Noradrenalino aŭ norepinefrino estas unuflanke neŭrotransmisiilo kaj aliflanke hormono precipe produktata en la surrena glando. Temas pri biogena amino el la grupo de kateĥolaminoj.
Pli grandaj kvantoj de noradrenalino en la homa sango troveblas lige al la malsanoj de kora misfunkcio kaj de feokromocitomo.
Biosintezo [redakti]
Noradrenalino produktiĝas en la du surrenaj glandoj kaj en la nerva sistemo el dopamino helpe de la enzimo dopaminhidroksilazo. Kiel koenzimo, vitamino C ludas rolon.
Noradrenalino kiel medikamento [redakti]
Noradrenalino sub la komerca nomo Arterenol® singarde ankaŭ aplikiĝas kiel medikamento en intensa medicino. Ĝi valoras en la terapio de la sekvaj krizaj malsanoj:
- sepsaj ŝokoj
- koraj ŝokoj
- alergiaj ŝokoj
- veneniĝoj kun diametro-vastiĝo de la angioj
- hipotensio
Kutime ĝi iom-post-iom helpe de doziga elektra pumpilo injekciiĝas en vejnon. Oni uzu kiom eble malplej da noradrenalino, ĉar la substanco malfaciligas al la koro la pumpan laboron, malvastigante ĉiujn angiojn. Ĉefa celo de la dozigo estas la vivteno de sufiĉa produkto de urino en la renoj, por eviti enkorpan veneniĝon. Ofte la donon de noradrenalino en intensa medicino akompanas la aldona dono de signifa kvanto da likvo en vejnon, por enkorpe havi sufiĉe grandan sangovolumon.
Loke la medikamento, ofte kune kun loka maldolorigilo, aplikiĝas cele al la evito de sangofluo ĉe operacioj.
Alternative aplikeblas adrenalino, aparte se la pulsokrekvenco malaltas.