Ĝardeno de la Plantoj (Lillo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ĝardeno de la Plantoj
Ĝardeno de la Plantoj (Lillo)
Ekvatora forcejo
Ekvatora forcejo
Ekvatora forcejo
botanika ĝardeno
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Lillo

(Vidu la situon sur mapo : Lillo)
Ĝardeno de la Plantoj (Lillo)

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Ĝardeno de la Plantoj (Lillo)
Geografia situo 50° 36′ 54″ N, 3° 4′ 6″ O (mapo)50.61493.0682Koordinatoj: 50° 36′ 54″ N, 3° 4′ 6″ O (mapo)
Map
Ĝardeno de la Plantoj (Lillo)
Lando(j)  Francio
Urbo Lillo
Urboparto Kvartalo Moulins
Geografio
Areo 11 hektaroj
Trajtoj
Kreo 1948
Tipo Botanika ĝardeno
Specioj 1 500 specioj
Protekto Monumento historia (1997)
Interreta ligilo Retejo de urbo Lillo
vdr

La Ĝardeno de la Plantoj de Lillo (france Jardin des plantes) estas botanika ĝardeno situanta en la sudo de la urbo, en kvartalo Moulins. Ĝi estis enskribita kiel Monumento historia en decembro 1997[1].

Metro-stacio: Porte de Douai.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inaŭgurita en 1948, la Ĝardeno de la Plantoj estis aranĝita de arĥitekto Jean Dubuisson kaj pejzaĝisto Jacques Marquis sur terpeco de ĉ. 11 hektaroj sur la loko de malnovaj fortifikaĵoj en la sud-oriento de la urbo kaj nun situanta en la limo de la teritorio. Oranĝejo estis konstruita en 1952 kaj ekvatora forcejo, elpensita de arĥitekto Jean-Pierre Secq, en 1970.

En 2006, partnereco kun farmacia fakultato de Lillo estis starigita.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Elpensita laŭ miksa stilo, ĝi enhavas rozejon, gravan kolekton de dalioj, botanikajn kvadratojn organizitajn laŭ temoj, oranĝejon kaj ekvatoran forcejon.

Gvidataj vizitoj[redakti | redakti fonton]

Eblas profiti el senpagaj gvidataj vizitoj, kontaktante la oficejon de la Direkcio Parkoj kaj Ĝardenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardin des plantes de Lille en la franca Vikipedio.