Ŝahriar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝahriar
La sultano kaj Ŝehrazad
La sultano kaj Ŝehrazad
literatura elemento
Verko Mil kaj unu noktoj
Informoj
Titolo sultano
Parencoj edzino: Ŝehrazad
vdr

Ŝahriar estas fikcia rolulo el la rakontaro Mil kaj unu noktoj. Li estas sultano, kies edzino adultis kun nigra sklavo. Konvinkite ke ne ekzistas fidela virino en la tuta mondo, la Ŝahriar decidas ke plu neniu virino trompos lin. Li do edziĝas ĉiun vesperon al virino kaj senkapigas ŝin la sekvan matenon. Nur Ŝehrazad kapablas kapti lin per rakontoj tiom interesaj, ke li volas aŭdi la sekvon la venontan vesperon. Tiel Ŝehrazad rakontas mil kaj unu rakontojn.