Plenumskalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plenumskalo de GNOME en Ubuntu montras plenumitecon de iom pli ol kvarono

Plenumskalo estas indikilo grafike prezentanta, kiom da laboro jam estas plenumita. Oni povas per ĝi ekzemple sekvi kiom de la elŝuto aŭ dosier-transigo jam efektiviĝis. Plej ofte, la fenestraĵo estas akompanata de teksta prezento de plenumiĝo esprimita per procentaĵo.

Indikilo de aktiveco en formo de plenumskalo

La kutiman formon de plenumskalo povas imiti indikilo de aktiveco, kiun oni uzas kiam ne eblas antaŭdifini la daŭron de plenumadata tasko sufiĉe precize por esprimi ĝian plenumitecon per procentaĵo.