Adrastejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adrastejo – helene Ἀδράστεια, signifanta "de kiu oni ne povas fuĝi" – estas titolo kiun havas kelkaj figuroj de la helena mitologio:


  • Ĉe teatra verkisto de antikva Grekio Esĥilo ĝi estas identa al Nemesis, diino de justa repago, "de kiu oni ne povas fuĝi". Foje ŝin adulte sopiris Zeŭso kaj peladis ŝin tra la tuta mondo, sed ŝi ĉiam ŝanĝis sian aspekton. Fine ŝi ŝanĝiĝis en anseron, sed Zeŭso uzis ŝanĝon en cignon kaj adultigis ŝin. Pli poste Nemesis metis ovon, el kiu naskiĝis Helena.


  • La nimfo kiu kune kun sia fratino Idaia edukis la dion Zeŭson. Lia patrino Reo sekrete naskis lin en Kreto en profunda groto Dikto, por ke ŝi savu lin de lia patro Krono, kiu ĝis tiam ĉiujn siajn gefilojn englutis. Per tio li volis antaŭigi danĝeron, ke liaj posteuloj senigos lin pri potenco super la mondo. Kiam Zeŭso naskiĝis, restis en Kreto ĉe Adrastejo. Kiam Reo revenis al Krono, donis al li anstataŭ novnaskito ŝtonon ĉirkaŭvolvitan per vindotuko. Krono englutis ĝin ne konjektante, ke lia filo kreskas en Kreta retirejo kaj ke estonte okazos fatalaĵo – post kelkaj jaroj Zeŭso liberigos ĉiujn siajn gefratojn kaj kun ili senigos Kronon pri potenco.


  • La filino de Zeŭso kaj Ananko.


Laŭ Adrastejo nomiĝas la jupitera luno Adrasteo kaj la asteroido (239) Adrasteo