Pokera terminaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen listo de terminoj pri la kartludo pokero:

  • ajnkarto: karto kiu povas anstataŭi por karto de iu rango aŭ emblemo ajn.
  • anteo: malgranda veto farita de ĉiuj ludantoj antaŭ la disdono.
  • aso: karto markita kun la litero "A" kaj unu meza emblemo, ofte la plej alta (super la reĝo) aŭ malalta (malsuper la dua) karto.
  • blindvetoj: devigaj vetoj en Tenpokero kiam oni estas maldekstre de la disdonanto.
  • cedi: rezigni la manon.
  • damo: figura karto rangita inter fanto kaj reĝo.
  • disdonanto: tiu, kiu disdonas la kartojn.
  • elmontrado: la montrado de manoj post vetado finiĝas.
  • emblemo: ĉiu el la 4 specoj de kartoj (trefo, piko, kero, karoo); ankaŭ mano kun 5 samemblemaj kartoj
  • fanto: figura karto rangita inter la deko kaj la damo. (malofte nomata bubo.)
  • ĵetono: disketo uzata anstataŭ monero dum ludado
  • ĵokero: plua senemblema karto krom la tipa kartaro, okaze uzita kiel ajnkarto.
  • kartaro: 52-a kartstako, aŭ eble 54 kartoj kun du ĵokeroj.
  • karto: ĉiu el la kartonfolietoj per kiu oni ludas pokeron kaj similajn ludojn
  • karoo (aŭ rombo):
  • kero:
  • koloro: ĉiu el la 2 grupoj de kart-emblemoj: ruĝa (karoo, kero) kaj nigra (piko, trefo)
  • sindeteno: nula veto nur farebla kiam neniu veto ekzistas.
  • sekvenco: serio el sinsekvaj ludkartoj de la sama emblemo.
  • sinsekvo: mano kiu konsistas de kvin kartoj de rangoj sekvantaj.
  • mano: la kartoj en la mano de la ludanto.
  • piko: ♠
  • plialtigi: plialtigi la grandecon de la veto.
  • poto: la sumo de ĉiuj vetoj, gajnata de venkanto.
  • reĝa koloro: linia koloro de deko al aso.
  • reĝo: figura karto rangita inter damo kaj aso.
  • sekvi: samigi la veton.
  • trefo: ♣
  • veti: fari veton. La aliaj ludantoj devas cedi siajn manojn se ili ne deziras sekvi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]