Rentgeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malsama aĵo estas rentgenaj radiojikso-radioj.

En fiziko, rentgeno (simbolo R) estas mezurunuo por joniga radiado (kiel ikso-radioj kaj gamaj radioj).

Kiel estis difinite en 1928, 1 R estas la kvanto de radiado bezonata por liberigi pozitivan kaj negativan ŝargojn de unu statcoulomb (elektrostatika unuo de ŝargo (esu)) en 1 cm3 de seka aero je norma temperaturo kaj premo. Ĉi tio respektivas al generado de proksimume 2,08·109 jonaj paroj.

Ĝis 2006, rentgeno estis akceptita por uzo kun la SI sistemo sed en ĉi tiu okazo ĝia valoro estas esprimita per la SI-aj unuoj kiel certa elektra ŝargo dividita per unuo de maso, 1 R = 2,57976·10−4 C/kg anstataŭ kiel en la originala difino.

La koeficiento aperas pro tio ke 1 esu ≈ 3,33564·10−10 C,la norma atmosfera aera denseco estas ≈1,293 kg/m3 kaj en kuba metro estas 106 kubaj centimetroj.

La SI-unuo por la sama fizika kvanto, kiel tiu por kiu estas rentgeno, estas C/kg.

Kvankam uzo de rentgeno estis permesebla sub la SIa sistemo, ĝi mem ne estas SI-a unuo kaj ĝia daŭra uzo estas "forte malrekomendata" de NIST (Nacia Instituto de Normoj kaj Teknologio).

La mezurunuo estas nomita pro germana fizikisto Wilhelm Conrad Röntgen.

Aliaj radioj[redakti | redakti fonton]

Rentgeno estis iam uzata por mezuri eksponon al radiado de la aliaj formoj ol ikso-radioj aŭ gamo-radioj. Por ĝustigi al la malsama influo de malsamaj formoj de radiado sur biologian materion, biologia ekvivalento de rentgeno estis uzata. Ekspono en biologiaj ekvivalentoj de rentgeno estas egala al la ekspono en rentgenoj multiplikita per la Q valoro kiu estas konstanto priskribanta la specon de radiado. La biologia ekvivalento de rentgeno estas nun anstataŭigita per la siverto (vidu la lastan por listo de la Q valoroj).

Dozado[redakti | redakti fonton]

La vetera stacio ekster la Atoma Testa Muzeo dum varma somera tago. Elmontrata fona gama radiada nivelo estas 9.8 μR/h (mikrorentgeno en horo) kiu devus esti proksimume 150 mR (milirentgeno) por jaro.

Tipa dozo de normala fona radiado por homo estas 200 mr por jaro.

Dozo de proksimume 500 R en 5 horoj estas mortiga por homoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]