Skutilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knabino sur malgranda skutilo

Skutilo (aŭ trotilo) estas veturilo kun tabulo sur kiu oni staras, kaj ĝi havas du radojn. Same kiel rultabulo, oni devas treti por antaŭeniri, sed estas vertikala stango kun teniloj por pli facile gardi ekvilibron. Kelkaj havas grandajn radojn kiel biciklo, sed la plimulto estas por infanoj, kaj estas faldeblaj por facile kunporti.

Skutilo

Tio estas transporta rimedo, kiu estas peligata per reirado per unu piedo de la tero, dum la alia piedo staras sur plataĵo malalte super la tero, kiu kunigas malantaŭan radon kun direktilo kaj antaŭa rado. La trotilo estas priregata pere de direktilo simile kiel biciklo. La trotilo estas ekipitaj ankaŭ per bremsoj, aŭ per perpieda, kiu per frotado bremsas rekte la malantaŭan radon aŭ per klasikaj bremsoj, kiuj estas simile uzataj en bicikloj.

Motorskutilo[redakti | redakti fonton]

Nunaj progresoj pri elektra motoro, malpeza baterio kaj elektroniko permesas motorigi la skutilon por fari el ĝi efikan helpon por longdistancaj iradoj (sur sufiĉe bona trotuaroŝoseo, sen troa deklivo). Tamen, la trafikregularo ne antaŭvidas permesi motorhavajn veturilojn sur la vojoj por piedirantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]